La nova dokument-filmo pri la historio de Esperanto farita de usona
Oskar-nomumita reĝisoro Sam Green estas disponebla sur DVD
La Universala Lingvo, produktita kun financa subteno de Esperantic Studies
Foundation, prezentas la tumultan historion kaj humanismajn idealojn
malantaŭ Esperanto. Uzante la historiajn registraĵojn kaj intervjuojn kun
nuntempaj Esperanto-parolantoj, la filmo montras pasion, aktualecon kaj
humuron en la homoj, eventoj kaj ideoj, kiuj vivtenis la movadon tra la
plej mallumaj periodoj de la lasta jarcento.
Tiu ĉi filmo estas unu el la kronikoj de Sam Green pri utopia pensado kaj
praktikoj. Tiu projekto demandas la simplajn demandojn pri tio, kiel
idealoj kaj idealismo povas instigi (aŭ ne instigi) historian ŝanĝiĝon.
Aldone al bazaj informoj pri la historio de Esperanto, tiu ĉi rekta kaj
fascina dokumentfilmo servas kiel perfekta diskutobjekto, interalie, pri la
kuntekstoj de politika agado, sociaj movadoj, lingvaj studoj, eŭropa
historio, espero kaj malespero en la hodiaŭa kultura klimato.
La filmo desegnas linion ekde la naskiĝo de la lingvo en la Rusa Imperio,
tra la optimismo de la fruaj 1900-aj jaroj, du mond-militoj, la ideologia
divido de la Malvarma Milito, kaj la komenco de la tutmondiĝo, kaj ĝi
metas Esperanton en pli larĝa kunteksto de sociaj kaj politikaj luktoj.
Kiel rezulto aperas portreto de kompleksa utopia projekto, sufiĉe rezista
por elteni malfacilaĵojn, sed tamen ankoraŭ grandparte marĝena kaj
ignorata.
La Universala Lingvo estas nun aĉetebla per la interreto ĉe http://esperantodocumentary.com/en/store
. Se vi aŭ via organizo volus aldoni tiun ĉi filmon al via kolekto aŭ se
vi volus organizi publikan montradon de ĝi, bv. kontakti Sam Green
retpoŝte Samgreenfilm ĉe gmail.com
aŭ telefone 1-415-345-7716.